Kio Nova
Ŝanĝoregistroj
La GNU Hurd
Dokumentaro
Instalaĵo
Ricevi Helpon
Fonta Kodo
Programado
Historio
GNU Mach
Dokumentoj
Instalaĵo
Fonta Kodo
MiG
Fonta Kodo
Rilataj Projektoj
|
Kio estas la GNU Hurd?
La GNU Hurd estas la projekto GNU anstataŭaĵo de la Uniksa kerno.
La Hurd estas aro de serviloj kiuj rulas sur la Mach kerneto por
realigi dosiersistemojn, retajn protokolojn, dosiero-atingokontrolon,
kaj aliajn funkciojn realigitajn de la Uniksa kerno aŭ ŝajnaj kernoj
(kiel Linukso).
Se vi havas novaĵojn rilataj al la Hurd, bonvolu sendi tion al web-hurd@gnu.org por ke ĝi povu esti
aldonita ĉi tie.
Kio nova?
- 25 de aprilo 2006
-
La projekto GNU Hurd partoprenos ĉi-jaran Kodumadosomero de
Google (angle, Google Summer of Code), sub la egido de
la projekto GNU.
Sube estas listo de taskoj pri kiuj vi eble interesos labori. Se
vi volas ŝanĝi aŭ pliigi tiujn taskojn, bonvolu kontakti nin per la
dissendolisto bug-hurd aŭ per la
IRC-kanalo #hurd.
Bonvolu vidi la retpaĝon
GNUa gvido por la
Kodumadosomero projektoj pri kiel partopreni ĝin, kaj vidu la
liston de projektideoj por la
Kodumadosomero pri taskoj por diversaj GNUaj projektoj kaj informoj
pri kiel proponi viajn taskideojn.
- 2a de marto 2006
-
Aldonis tradukaĵon al la Slovaka de
Kio nova
farita de Peter Kotrcka.
- 8a de februaro 2006
-
Aldonis tradukaĵon al la Turka de
Al Nova Strategio de
Operaciumo-Projektado, farita de Oktay Poçan.
- 2a de oktobro 2005
-
Aldonis tradukaĵojn al la Pollanda de
Kio nova,
La GNU Hurd,
GNU Mach, kaj
MiG,
faritaj de Andrzej Zaborowski.
- 20a de septembro 2005
-
Materialo el la Operaciumo temo de la Kunigo pri Libera Programaro
kiu okazis ĉi-somere estas
elŝutebla. Inkluzive estas bildoserioj kaj registraĵoj de prelegoj
faritaj de Marcus Brinkmann kaj Neal Walfield pri la Hurd/L4 portado.
- 22a de aŭgusto 2005
-
Aldonis tradukaĵojn al Esperanto de tro da paĝoj por listigi ilin,
faritaj de Ludovic Courtès.
- 29a de julio 2005
-
Aldonis tradukaĵon al la Itala de La GNU Hurd farita
de Carlo Palma.
- 26a de julio 2005
-
Aldonis tradukaĵojn al la Nederlanda de
Kio nova
and La GNU Hurd
faritaj de Roan Embrechts.
- 28a de januaro 2005
-
Marcus Brinkmann aldonis
etan retpaĝon, kiu priskribas
la nunajn programadojn sur la portado de la Hurd sur L4.
- 21a de aŭgusto 2003
-
Aldonis ligon al la
Hurd
Fonta Kodo Indekso de Patrick Strasser al la "Fonta Kodo" sekcioj.
- 16a de julio 2003
-
GNU/LinuxTag 2003 estas finita nun kaj kiel estis prezentaĵo pri la
Hurd, demonstraĵa GNU/Hurd maŝino rulanta kaj la vendado de Hurd
to-ĉemizoj, Wolfgang Jährling decidis skribi
resumeton pri kio okazis tie. Dankon al Wolfgang
Jährling, Volker Dormeyer kaj Michael Banck!
- 2a de julio 2003
-
La tar-arkivo por Debian GNU/Hurd, kiu Marcus Brinkmann faris dum jaron
ĉesis, anstataŭiĝa de la pakaĵo
crosshurd de Jeff
Bailey. Por instali GNU/Hurd nun, oni devas uzi ĉi-tion pakaĵon. Alia
Debian sistemo devas esti instalita sur la sama maŝino. La GNU/Hurd
instalaĵo manlibro ne estas ankoraŭ ĝisdatigita.
- 14a de februaro 2003
-
La GNU/Hurd
Uzantomanlibro estas nun atingebla de la dokumentara sekcio de la Hurd
retpaĝoj.
- 18a de januaro 2003
-
Gaël Le Mignot, presidento de HurdFr,
prezentis la GNU Hurd je la 22a de novembro
2002 at EpX en Parizo.
Angla prezentaĵo kaj
Franca prezentaĵo
estas atingeblaj.
- Malnovaĵoj.
|