[imaĝo de la Hurd logo] [ Angla | Ĉinia (simpligita) | Ĉinia (tradicia) | Esperanto | Hebrea | Hispana | Itala | Nederlanda | Pollanda ]
Kio Nova
 
Ŝanĝoregistroj

La GNU Hurd
 
Dokumentaro
Instalaĵo
Ricevi Helpon
Fonta Kodo
Programado
Historio
 
GNU Mach
 
Dokumentoj
Instalaĵo
Fonta Kodo
 
MiG
 
Fonta Kodo
 
Rilataj Projektoj


Enhavo


Enkonduko al la Hurd

La GNU Hurd estas la projekto GNU anstataŭaĵo de la Uniksa kerno. La Hurd estas aro de serviloj kiuj rulas sur la Mach kerneto por realigi dosiersistemojn, retajn protokolojn, dosiero-atingokontrolon, kaj aliajn funkciojn realigitajn de la Uniksa kerno aŭ ŝajnaj kernoj (kiel Linukso).

Nun, la Hurd rulas sur IA32 maŝinoj. La Hurd devus, kaj probable rulos, sur aliaj aparataroj aŭ kernetoj poste.

Avantaĝoj de la Hurd

La Hurd ne estas la plej moderna kerno konita tutmonde (ankoraŭ), sed ĝi havas numerajn tentantajn funkciojn:
ĝi estas libera programaro
Iu povas uzi tion, aliigi tion, kaj disdoni tion respektante la GNU Ĝenerala Publika Permesilo (angle GPL).
ĝi estas kongrua
La Hurd havigas rutinan programadan kaj uzadan ĉirkaŭaĵon. Por iuj celoj, la Hurd estas moderna Uniksoŝajna kerno. La Hurd uzas la C bibliotekon GNU, kiun programado ĉirkaŭe sekvas standardojn kiel ANSI/ISO, BSD, POSIX, Single Unix, SVID, kaj X/Open.
ĝi estas projektita por transvivi
Kontraŭe aliaj popularaj kernoj, la Hurd havas objekteman strukturon, kiun ebligas ĝin evolui sen kompromiti ĝian projekton. ĉi tiu strukturo helpas la Hurd transiĝi denovajn projektadojn kaj aliiĝadojn sennecese tuterefari tion.
ĝi estas skalebla
La realigo de Hurd estas ege disfadeniga tiel kompetente rulas sur ambaŭ unuprocesoraj kaj plurprocesoraj maŝinoj. La Hurd-aj interfacoj estas projektitaj por ebligi fari retajn faskojn (kolektivojn), malgraŭ ke ĉi tiu funkcio ne estas ankoraŭ realigita.
ĝi estas etendebla
La Hurd estas tentanta platformo por lerni kiel iĝi kernoartifikulon (angle kernel hacker) aŭ por realigi novajn ideojn rilate al kernoteĥnologioj. ĉiuj partoj de la tiu ĉi sistemo estas projektitaj por esti aliigitaj kaj etendeblaj.
ĝi estas stabila
Eblas programi kaj provi novajn kernokomponantojn de la Hurd sen reŝargi la maŝinon (eĉ ne akcidente). Ruli siajn kernokomponantojn ne maltrankviligas la aliajn uzantojn, do ĝi ne necesigas sistemoprivilegiojn. La meĥanismo por kernoetendo estas sekura projekte : ne trudeblas viajn ŝanĝojn al la aliaj uzantoj, escepte se ili rajtigas tion aŭ vi estas la sistemoĉefo.
ĝi ekzistas
La Hurd estas vera programaro, kiu funkcias nun. Ne estas serĉada projekto aŭ propono. Vi tute ne devas atendi antaŭ vi povas ekuzi ĝi kaj ekprogramadi ĝi.

Kion la Hurd signifas

Laŭ Thomas Bushnell, BSG, la ĉefa projektanto de la Hurd :
`Hurd' signifas `Hird de Uniksaj anstataŭaĵaj demonoj' (Hird of Unix-Replacing Daemons). Kaj `Hird' signifas `Hurd de Interfacoj Prezentantaj Profundeco' (Hurd of Interfaces Representing Depth). Ĉi tiel ni havas, laŭ mia konado, la unua programaro nomita pere paro de mutuale rekursiaj akronimoj.

Stato de la projekto

La Hurd, kune kun la kerneto GNU Mach, la C biblioteko GNU kaj aliaj GNUaj kaj ne-GNUaj programaroj en la sistemo GNU, provizas relative kompletan kaj uzeblan operaciumon hodiaŭ. Ne estas preta por farada uzado ĉar ankoraŭ estas multajn erarojn kaj mankantajn funkciojn. Dume, ĝi devus esti bona bazo por venonta programado kaj nekrita aplikada uzado.

La sistemo GNU (ankaŭ nomita GNU/Hurd) estas tute mementenita (Vi povas tradukili ĉiujn ĝiajn partojn uzante GNU mem). Vi povas ruli plurajn aperojn de la Hurd samtempe, kaj ĝustigi eĉ kritajn servilojn en unu Hurd apero, samtempe ĝustigante kun gdb rulanta sur alia apero de Hurd. Ruleblas la fenestrosistemon X, aplikaĵojn tiouzantajn, kaj modernajn servajn programarojn kiel la TTT-servilo Apache.

Negative, bajtaj disponaĵoj (kiel sonkartoj) kaj aliaj aparatoj larĝe mankas. Kvankam la POSIX interfaco estas provizita, kelkaj aldonitaj interfacoj kiel POSIX opuza memoro aŭ semaforoj ankoraŭ estas programitaj.

Ĉi tiu estas vera rilate al la nuna programada versio, ne rilate al la lasta eldono (0.2). Ni kuraĝigas ĉiuj interesiĝantojn provi la lastan programadon version, kaj sendi rimarkojn al la Hurd-programulojn.


[ Angla | Ĉinia (simpligita) | Ĉinia (tradicia) | Esperanto | Hebrea | Hispana | Itala | Nederlanda | Pollanda ]

Reveni al la GNU ĉefpaĝon.

Sendu FSF kaj GNU petojn kaj demandojn al gnu@gnu.org. Ankaŭ estas aliaj manieroj por kontakti FSF.

Sendu rimarkojn pri ĉi-tiujn retpaĝojn al web-hurd@gnu.org, sendu aliaj demandojn al gnu@gnu.org.

Copyright (C) 2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2006 Free Software Foundation, Inc., 59 Temple Place - Suite 330, Boston, MA 02111, USA

Verbatim copying and distribution of this entire article is permitted in any medium, provided this notice is preserved.

Updated: $Date: 2006/05/04 13:41:30 $ $Author: tschwinge $